Kimra Esperanto-Federacio
PAGXO 1 - PAGXO 2 - PAGXO 3 - PAGXO 4

INFANKONGRESO

Ni arangxas samtempan infankongreson kaj apartajn programeventojn por gejunuloj.

BANKEDO

La bankedo okazos en la Princess Ballroom de la Kings Hotel sabaton vespere. La prezo estos £16, por kiu ni petas antaúpagon.

EKSKURSOJ DE NEWPORT

Vizitindajxoj en la regiono inkluzivas la jenajn:

  1. Muzeo de Kimra Vivo - St Fagans: diversaj auxtentikaj logxejoj kaj laborejoj en bela kamparo ilustras Kimran cxiutagan vivon tra historio.

  2. Granda Minejo - Big Pit: Grupojn gvidos eksministoj 90m sub la tersurfaco en profundan karbo-minejon per kagxlifto por esplori tunelojn kie iam laboregis viroj, virinoj, infanoj kaj poneoj. Halto dum reveno en cxarma urbeto Abergavenny por mangxi kaj butikumi.

  3. Kardifa Kastelo kaj Cxefurbaj vizitindajxoj: Vi havos sxancon vidi la novan prikonstruadon en Kardifa Golfo kaj Tigra Golfo kaj lerni pri gxi de la centro por vizitantoj. 

  1. Valo de Rivero Wye:  kun Abatejo de Tintern, historia urbo Monmouth, kaj Kastelo de Raglan.

  2. Vizito al Romianoj restajxoj de Kaerleono (Caerleon):  Vidu antikvan banejon, amfiteatron kaj kazernon.

  3. Domego Tredegar kaj parko: Retroiri en la tempo por vidi kiel vivis nobeloj kaj servistoj antaux jarcentoj en majesta domego. 

  4. Newport Transporta Ponto: Transiri la Usk riveron per rara movigxanta pramponto.

Ni petos vin indiki sur la aligxilo la numerojn de tri el la supraj vizitindejoj kiuj eventuale interesus vin. Ni intencas lauxeble kombini la plej preferatajn elektojn por tuttaga ekskurso Paskan lundon. Por certigi la sukceson de la ekskursoj, ni petas antauxpagon £5-an de cxiu ekskursonto.

Plej fama rimarkindajxo de Newport estas la "Transport-ponto" inaúgurita en 1906. Lastatempe riparita, gxi denove portas homojn kaj aútojn trans la Rivero Usk per enaera pramo.

Cxie en Newport trovigxas am-aú-malam-indaj skulptajxoj. Jen "La Stalondo", unu el la plej diskutataj publikaj artajxoj.